Mia vizito al Salorno (Sud-Tirolo) en aŭgusto 2002

 

Dum la tempo ekde la 12.08. ĝis la 19.08.2002 mi feriis en Salorno / Sud-Tirolo.

 

Mi mem uzis la unuan fojon la gastigantservon de TEJO "Pasporta Servo" por viziti belan regionon en Eŭropo.

 

La gastigantoj de "Pasporta Servo" Annabaerbel Hermann kaj Piero Simari el Salorno gastigis min dum unu semajno en ilia domo.

 

Post mia alveno en la fervoja stacidomo de Salorno, kie Annabaerbel bonenigis min, mi kontatiĝis en la loĝejo kun la du karaj hundoj de la familio Mina kaj Erno, kun kiuj mi tuj amikiĝis.

 

 

Dum la frua posttagmezo post kiam Piero alvenis de sia kuracista praktikejo ni havis iomete malfruiĝintan tagmanĝon kaj poste kune promenis kun la hundoj tra la pom-plantejo proksime al la domo.

Poste ni veturis per aŭtomobilo al la vilaĝo Pochi sur monto, kie la familio havas semajnfinan dometon.

De tie oni havas belegan rondrigardon al la montara pejzaĝo kaj eĉ al la dolomitoj, kion mi ĝuegis.

 

 

Marde post la matenmanĝo Annabaerbel gvidis min tra Salorno.

Komence ni vizitis apotekon, kie oni invitis nin trinki kafon aŭ teon.

(Estas kutima afero en tiu regiono, ke ĉiuj klientoj de kuracisto donacas ion al li aŭ al lia familianoj.)

Poste Annabaerbel montris al mi la vilaĝon. Tial mi vidis multajn belajn domojn kaj Annabaerbel klarigis al mi la arkitekturon kaj la historion. Ni ankaŭ rigardis la preĝejon kaj la akvofalon, kio troviĝas proksime al la vilaĝo. La kastelon sur monto ni bedaŭrinde nur povis vidi de malsupre, ĉar oni momente rekonstruigas ĝin.

 

 

La posttagmezon kaj vesperon ni denove pasis en Pochi. Piero aĉetos viandon kaj aranĝis  rostgrad-vesperon. Ni manĝis la bongustajn rostaĵojn kaj trinkis sudtirolan vinon.

 

Merkrede antaŭtagmeze mi sole ankoraŭfoje vizitis la vilaĝon kaj trinkis bieron en la   restoracio "Klause" ĉe la limo inter la germanlingva kaj la itallingva partoj de Italio.

Poste mi migris sur la monto, de kiu elteriĝas la akvofalo.

 

 

Dum la posttagmezo miaj gastigantoj kun mi veturis tra la sudtirola vinstrado. Ni rigardis belan vilaĝon kaj la lagon de Kaldero.

Apud la lago de Monticolo ni vespermanĝis bongustajn picojn kaj ĝuegis la belan naturo.

Poste ni vizitis la liberaeran strad-teatron en Egma. Ni rigardis amuzan teatraĵon el la romana tempo, kio tre plaĉis al mi.

 

Ni finis la tagon trinkinte regionan vinon en tipa vinrestoracio.

 

Ĵaŭde, la 15.08. estis festotago en Sud-Tirolo.

Amikino de miaj gastigantoj alvenis post la matenmanĝo por gvidi nin tra la montaro. Kune kun ŝi ni veturis al la Trentina regiono. La hundo Erno akompanis nin.

Dum la tuta veturado ni havis belegan rigardon al la dolomitoj kaj aliaj montoj.

Antaŭ la tagmezo ni vizitis la pilgrimpreĝejon S.Romedio, kiu situas sur roko je la valo de Romedio. La tuta preĝejo konsistas el kvin apartaj  preĝejoj, kiuj situas unu super la alia.

Apud la  preĝejo ni rigardis ĉirkaŭbarejon kun du ursoj, kiuj ĝuis la belan veteron.

 

 

Ni tagmanĝis en tipa restoracio kaj mi provis specialaĵon.

Apud la restoracio ni admiris malgrandan junan ĉevalon kaj ripozis sub ombraj arboj.

 

Posttagmeze ni daŭrigis nian rondveturadon kaj promenis ĉirkaŭ lago ĉe la vilaĵo Fondo kaj ankaŭ trairis kanjonon.

Ĉar mi menciis mian naskiĝurbon Altenburg nia gvidantino gvidis nin al la samnoma montara vilaĝo kaj kastelo, kie ni ĝuis belegan rondrigardon kaj denove vespermanĝis picojn.

 

Reveturinte al Salorno ni ankoraŭ haltis ĉe belvidejo, de kie ni povis rigardi la valon de Adigo ĉirkaŭata de montoj.

 

 

Vendrede Annabaerbel vojaĝis kun mi per trajno al la sudtirola ĉefurbo Bolzano.

Ŝi montris kaj  klarigis al mi la plej gravajn vidindaĵojn de la urbo kaj la arkitekturon.

 

Je la 10a horo ni vizitis la arkelogian muzeon. Tie mi komence povis rigardi la konservigitan mumion de "Oetzi", kion geedzoj el Nurenbergo antaŭ kelkaj jaroj trovis en la glaciejo de la Alpoj. La historio de la mumio ekde ĝia eltrovaĵo ĝis la konservado kaj la ĝisnunaj sciencaj ekkonoj pri ĝia vivo estas eksplikitaj en la muzeo per filmetoj, tabuloj k.t.p..

Mi ankaŭ rigardis ekspoziciojn pri la diversaj historiaj epokoj kiel ekzemple la romana epoko.

 

Post la vizito en la muzeo mi provis diversajn fromaĝojn kaj vinon en restoracio.

 

Poste Annabaerbel montris al mi diversajn aliajn vidindaĵojn kaj vendejojn.

 

Dum la tagmanĝo en bier-ĝardeno alvenis sinjoro Alfred Obletter kun sia filino el St. Ulrich, kiuj interesiĝas pri Esperanto.

 

Ni kune daŭrigis la promenon tra la urbo kaj multe interparolis pri Esperanto. Alfred tre interesiĝis pri interretaj aferoj kaj mi provis respondi liajn demandojn.

 

Annabaerbel vendis la vortlibrojn "Deutsch-Esperanto" kaj "Esperanto-Deutsch" de Franz Okelmann al la filino kaj la libron "Esperanto- das neue Latein der Kirche" de d-ro Ulrich Matthias al Alfred.

Mi kunportis la librojn el Germanio.

 

Post agrabla kunesto en liberaera restoracio ni adiaŭis de Alfred kaj lia filino.

Mi tre esperas, ke ambaŭ daŭrigos la komencitan lernadon de Esperanto kaj poste aktive partoprenos al la Esperanto-vivo.

 

Je la frua vespero Annabaerbel gvidis min al la kvaretaĝa bierejo kun la ununura privata bierfarejo en Bolzano.

 

Ni vespermanĝis je la dua etaĝo kaj Annabaerbe proponis al mi manĝi specialaĵon de la restoracio, gulaŝon kun bier-saŭco, kion mi volonte faris.

Mi ankaŭ provis la helan kaj la malhelan bieron. La bieroj kaj la manĝaĵo estis tre bongustaj.

 

Intertempe la suno komencis subiri. Ni uzis tion okazon por havi rigardon el parko al la "Rosengarten", kie la kutime blankaj montoj koloriĝas ruĝegaj dum la sunsubiro.

 

Ni finis nian viziton al Bolzano trinkinte limonadon kaj akvon je liberaera sfero de la

restoracio "Stadthotel" en la urbocentro, kie ni rigardis pianoludiston. Tie Piero renkontis nin kaj reveturis nin al Salorno.

 

Sabate antaŭtagmeze mi havis tempon por ripozi kaj montris al Piero, kielmaniere mi povas rigardi mian ret-poŝtfakon survoje per mia komputileto kaj poŝtelefono eĉ en Italio.

 

Tagmeze ni denove veturis ĉifoje kun Mina kaj Erno al Pochi. Tie Piero denove kadrostis viandon por tagmanĝo. 

 

Post ripozo ni veturis al la montara vilaĝo Gfrill 1300 metroj super la marnivelo, de kie ni kvin migris tri horoj tra bela naturo al montara paŝtejo 1700 metroj super la marnivelo. Tie ni vespermanĝis, provis memfaritan de la paŝtejestro brandon kaj tranoktis.

 

Dimanĉe post multampleksa matenmanĝo interalie kun kruda ŝinko kaj fromaĝo ni daŭrigis nian migradon kaj ankoraŭ suprengrimpis monton de alteco de 1800 metroj super la marnivelo kun belvidejo.

 

 

Poste ni komencis nian revojon al Gfrill kaj ankoraŭ rigardis la "Nigran Lagon". Alveninte al Gfrill je la 14.00a hora ni tuj tagmanĝis en la loka restoracio, kie Piero proponis al mi specialaĵon, kio denove estis tre bongusta. Mi ankaŭ provis la memfaritan brandon de la restoraciestro.

Antaŭ nia reveturado al Pochi Annabaerbel montris al mi la preĝejon kaj la belvidejon, de kie oni inter alie povas vidi Pochi kaj Salorno.

 

Reveninte al Pochi ni ripozis dum kelkaj horoj kaj vespermanĝis.

 

Finfine venis la tempo por mi adiaŭi de Pochi, ĉar ni revenis al Salorno, de kie mi lunde matene reveturis per trajno al Nurenbergo.

 

Do, lunde, la 19.08.2002 matene miaj ferioj en Salorno finis.

 

Mi korege adiaŭis de Mina kaj Erna kaj poste de Annabaerbel. Mi elkore dankas al ŝi pro la agrablega gastigemeco kaj esprimis mian deziron bonvenigi ŝin kaj Piero baldaŭ en Nurenbergo.

 

Poste Piero akompanis min  al la stacidomo, kie mi ankaŭ adiaŭis de li.

 

Finis agrabla feriosemajno, kiun mi nur travivis danke al Esperanto kaj la gastiganto-servo de TEJO "Pasporta Servo". Ni nur uzis nian komunan lingvon por nia interkomunikado dum mia kunesto kun Annabaerbel kaj Piero kaj tiel ni povis praktigi ĝin.

 

Volonte mi estonte denove uzos la "Pasportan Servon" por viziti regionojn, kiujn mi ankoraŭ ne konas persone.

 

Finfine mi ankoraŭfoje volas esprimi mian elkoran dankon al Annabaerbel kaj Piero pro ilia karega gastigemeco.

Mi deziras al ili, ke ili ankoraŭ povos gastigi multajn afablajn Esperantistojn kaj ke ili mem ankoraŭ povos gastiĝi ĉe multaj Esperantistoj!

 

 

Nurenbergo, la 27an de aŭgusto 2002

 

Frank Kasper

PF 73 01 28

DE-90243 Nürnberg

Germanio

 

Reen al la hejmpaĝo de Frank Kasper